Kun komenciĝo de la torĉa stafetado, la Pekinaj
Olimpikoj malfermas sian kurtenon, kaj samtempe evidentiĝas
granda komerca valoro de la Olimpikoj.
Jam 63 entreprenoj estas konfirmitaj kiel sponsoroj
de la Olimpikoj. Heiberg, prezidanto de Merkatada Komisiono
de la Internacia Olimpika Komitato (IOK), antaŭvidas, ke laŭ
la nombro kaj liverita sumo de sponsoroj, la Pekinaj Olimpikoj
estos unu el la plej sukcesaj, eĉ se ĝi ne estos la plej profita.
Multaj sponsoroj akiris grandan disvolvan spacon
utiligante la Pekinajn Olimpikojn. Michael Payne, eksdirektoro
de merkatado de IOK, opiniis, ke tio estas neevitebla rezulto,
ĉar la ĉina ekonomio troviĝas en la periodo de rapida kresko
kaj Olimpikoj unuafoje okazos en Ĉinio.
|