 Matene
de la 31-a de marto okazis sur Tian'anmen-placo de Pekino
la ceremonio por bonvenigi la flamon de la Pekinaj Olimpikoj
kaj startigi stafetadon de ĝia torĉo.
Ĉina prezidanto Hu Jintao bruligis fajrokaldronon
per torĉo, kaj poste transdonis la torĉon al Liu Xiang, fama
ĉina atleto, kaj proklamis starton de la torĉa stafetado.
 Ĉina
vicprezidanto Xi Jinping faris paroladon. La ceremonion ĉeestis
ankaŭ Zhou Yongkang, sekretario de la Politika kaj Leĝa Komisiono
de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj
Hein Verbruggen, prezidanto de la Kunaranĝa Komisiono de la
Internacia Olimpika Komitato pri la Pekinaj Olimpikoj.
Post la ceremonio la flamo estas konservita.
Laŭ plano la 1-an de aprilo la torĉo estos portita al Almaty,
urbo de Kazaĥio, la unua haltejo de la stafetado. En la 130
tagoj antaŭ inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj la torĉo trapasos
kvin kontinentojn kaj atingos 134 ĉinajn kaj alilandajn urbojn,
provincojn kaj regionojn.
|