Olimpikoj


 

Olimpika flamo de Ateno al Pekino



Je la 15-a horo de la 30-a de marto laŭ la loka tempo komenciĝis la ceremonio de flamo-transdonado por la Pekinaj Olimpikoj en la Panatena Stadiono, Grekio.

Liu Qi, prezidanto de la Pekina Olimpika Komitato, ricevis la torĉon de Minoa Kyriakou, prezidanto de la Greka Olimpika Komitato.

Per ĉartita aviadilo "Olimpika Flamo" la flamo atingis Pekinon, kaj okazis en Pekino ceremonio por bonvenigi la flamon kaj startigi la stafetadon de la torĉo.

Transdona ceremonio
Torĉportanto kuras en stadionon.
Bruligado de la flamo en kaldrono
Brulanta fajro
Plej alta sacerdotino en ceremonio
Minoa Kyriakou (maldekstre) ricevis la torĉon.
Liu Qi (maldekstre) ricevis la torĉon.
Liu Qi faras paroladon.
Minoa Kyriakou faras paroladon.
Liu Qi bruligas flam-lampon.
Liu Qi kaj Minoa Kyriakou foriras de la stadiono.