La 1-an de aprilo okazis en Pekino la deka kunveno
de la Kunaranĝa Komisiono de la Internacia Olimpika Komitato
(IOK) pri la Pekinaj Olimpikoj. Liu Qi, prezidanto de la Organiza
Komitato de la Pekinaj Olimpikoj, diris en la kunveno, ke
en 2008 la ĉina registaro fortigis la gvidadon al la preparado
de la Pekinaj Olimpikoj kaj la Handikapulaj Olimpikoj. La
Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj, IOK kaj ĝia kunaranĝa
komisiono intensigos interŝanĝon kaj kunlaboron por sukcesigi
la du Olimpikojn.
 Hein
Verbruggen, prezidanto de la Kunaranĝa Komisiono de IOK pri
la Pekinaj Olimpikoj, prezidis la kunvenon kaj faris paroladon.
Li diris, ke IOK daŭre subtenos la preparadon de la Pekinaj
Olimikoj kiel antaŭe por sukcesigi la Olimpikojn.
La kunveno diskutis pri medio, servo por vehikloj,
spektantoj, landaj (regionaj) olimpikaj komitatoj, la Internacia
Sporta Federacio, sponsoroj, la Handikapulaj Olimpikoj kpt.
|