La 20-an de januaro, 200 tagojn antaŭ la Pekinaj
Olimpikoj, debutis uniformoj de la Pekinaj Olimpikoj kaj la
Handikapulaj Olimpikoj. 130 mil homoj portos la uniformojn
dum la sportkunvenoj.
Ili konsistas el ruĝaj uniformoj por laborantoj,
bluaj por volontuloj kaj grizaj por teknikistoj. Malsame ol
tiuj en la antaŭaj Olimpikoj, la uniformoj kun la desegno
de nubfloko sur la torĉo de la Pekinaj Olimpikoj spegulas
la koncepton de Ĉinio pri la Olimpikoj.
|