La 8-an de aprilo Jiang Yu, proparolantino de
la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en Pekino,
ke Ĉinio forte kondamnas secesiajn fortojn celantajn "sendependigon
de Tibeto" pro ilia malhelpo al la stafetado de la Olimpika
torĉo.
Ŝi diris ankaŭ, ke la Pekinaj Olimpikoj estas
komuna sporta soleno de la tuta mondo kaj la Olimpika torĉo
apartenas al la popoloj de la tuta mondo. Dank' al varma aprobado
de la publiko de Britio kaj Francio, la stafetado de la torĉo
de la Pekinaj Olimpikoj estis plenumita en Londono kaj Parizo
en la 6-a kaj la 7-a de aprilo.
 Ŝi
diris en la fino, ke Ĉinio forte kondamnas secesiajn fortojn
celantajn "sendependigon de Tibeto". Malobservante
la Olimpikan spiriton kaj leĝojn de Britio kaj Francio, ili
intencis malhelpi stafetadon de la Olimpika torĉo. La damninda
agaĉo blasfemas kontraŭ la nobla Olimpika spirito, kaj estas
provoko kontraŭ la popolanoj de la tuta mondo, kiuj amas la
Olimpikajn ludojn. La ĉina flanko kredas, ke la Olimpika spirito
kaj la koncepto pri "paco, amikeco kaj progresemo"
portataj de la Olimpika torĉo estas nebareblaj de ĉiu ajn.
|