Ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris dum renkontiĝo
kun Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato
(IOK), en Pekino, ke IOK kaj Rogge faris gravan kontribuon
al la Olimpikaj Ludoj, al interkompreno kaj amikeco inter
landoj kaj popoloj. Li dankis ilin pro ilia subteno al la
Pekinaj Olimpikoj.
Wen diris, ke gastigi la Olimpikojn estas soleno
tutmonda. La Olimpika torĉo, simbolo de paco, amikeco, progreso
kaj lumo, estas transportata tutmonde. Oni kredas, ke la Olimpika
torĉo apartenanta al la tuta homaro ne estingiĝos.
La ĉinaj registaro kaj popolo strebas, laŭ la
Olimpika spirito, por bone prepari la ludojn kaj intensigi
internacian kunlaboron kun la celo fari la sportan solenon
aparta kaj altnivela kaj plenumi sian promeson al la tuta
mondo.
Rogge diris, ke IOK alte taksas la abundan kaj
efikan preparadon de Ĉinio por la Olimpikoj. Estas prava rajtigi
Ĉinion gastigi la Olimpikojn. IOK subtenos Ĉinion kiel antaŭe
por bone gastigi la Olimpikojn. Rogge esperas, ke la stafetado
de la Olimpika torĉo glate iros, kaj kredas ke la ĉina registaro
havas kapablon por konvene trakti la problemojn.
|