La 18-an de aprilo ĝenerala sekretario Ban Ki-Moon
de UN intervidiĝis en la ĉefsidejo de UN en Nov-Jorko kun
Wang Yi, vicministro de eksteraj aferoj kaj speciala reprezentanto
de ĉina prezidanto Hu Jintao, kiu ĉeestis la altnivelan publikan
debaton de la Konsilio de Sekureco de UN.
Ban Ki-Moon diris, ke UN kaj li mem subtenas
la Pekinajn Olimpikojn kaj oponas agadon ligi la Olimpikojn
kun politiko. Li kredas, ke la Pekinaj Olimpikoj sukcesos
subtenate de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, kaj fariĝos
platformo por antaŭenpuŝi mondan pacon, harmonion, kunlaboron
kaj interkomprenon de ĉiuj popoloj.
Wang Yi diris, ke la Pekinaj Olimpikoj estas
sopiro ne nur de la ĉina popolo, sed ankaŭ de la tuta mondo.
Ĉiuj intervenoj al la internacia sporta soleno estas malplaĉaj
al la popolo. La Pekinaj Olimpikoj certe sukcesos.
|