La 21-an de aprilo en Ŝanhajo, prezidanto de
franca Senato Christian Poncelet vizitis Jin Jing, la ĉinan
stafetistinon atakitan en Parizo dum la stafetado de olimpia
torĉo, kaj transdonis al ŝi konsolan leteron de franca prezidento
Nicolas Sarkozy.
Sarkozy diris en sia letero: "Estimata fraŭlino
Jin Jing, mi volus diri al vi, ke mi estis ŝokita de la atako
al vi dum la stafetado de la olimpia torĉo en la 7-a de aprilo
en Parizo. Mi estimas vin kaj vian landon pro via kuraĝa agado.
Kiel mi diris en la sekvanta tago de torĉa stafetado en Francio,
estas komprenebla ke la nacia sento de ĉinoj estas atencata,
precipe la malnobla atako al vi. Mi firme kondamnas refoje
tiun agadon."
Sarkozy
diris: "La okazaĵo en Parizo vekis grandan indignon de
la ĉina popolo, kaj mi petus vin kredi, ke la bedaŭrinda afero
farita de malmultegaj personoj ne estas identa kun la amika
sento de la franca popolo al la ĉina popolo. Por rebonigi
vian senton, mi elkore invitas vin viziti Francion, kiel honora
gasto por la franca popolo kaj mi mem."
Responde al la letero, Jin Jing diris: "Defendi
torĉon estas devo de ĉiuj ĉinoj kaj ĉiuj sportistoj, mi partoprenis
en la stafetado de la torĉo de Pekinaj Olimpikoj en Parizo;
kaj mi transdonis ne nur la olimpian fajron, sed ankaŭ la
amikecon de la ĉina popolo al la franca popolo."
|