La 13-an de majo respondeculo de la Organiza
Komitato de Pekinaj Olimpikoj diris, ke oni devas ligi torĉan
stafetadon kun posttertrema savado.
Post la tertremo en Wenchuan, Sichuan-provinco,
la ĉina registaro tre zorgas pri la afero, kaj la savado iras
en ordo. Post kiam la torĉo eniris en Ĉinion, la vasta popolamaso
aktive partoprenas la torĉan stafetadon.
Konsiderante la tertremon, la Organiza Komitato
de la Pekinaj Olimpikoj kaj la lokaj registaroj de Jiangxi
kaj aliaj provincoj, kie transportiĝos la torĉo, decidis,
ke dum la torĉa stafetado en tiuj lokoj oni simpligos la proceson
laŭ principo de sekureco kaj ŝparemo.
Li diris, ke antaŭ la stafetado la partoprenantoj
staros unu minuton en silento por memori la viktimojn de la
tertremo. Ĉe la komenca kaj fina punktoj kaj survoje metiĝos
mondonacaj sakoj kaj kontraŭtertremaj sloganoj, por instigi
la ĉinojn al la batalo kontraŭ la tertremo.
|