Post la tertremo en Wenchuan en la 12-a de majo,
Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato
(IOK), sendis telegramon al Ĉinio, en kiu li diris, ke "la
olimpika sporto estas kune kun la suferantoj, precipe en la
malfacila momento. Ni zorgas pri vi". Samtage, kiam li
aŭdis, ke la nombro de mortintoj kreskas, li diris: "Mi
staras inter la ĉinoj."
Liaj vortoj estas kortuŝaj, montrantaj la olimpikan
spiriton, la zorgon de IOK al la ĉina popolo kaj la subtenon
de la internacia socio al la batalo de Ĉinio kontraŭ la katastrofo.
|