La 5-an de junio la Pekina Organiza Komitato
por la Pekinaj Olimpikoj faris raporton pri la prepara laboro
de la Pekinaj Olimpikoj al la Plenuma Komitato de la Internacia
Olimpika Komitato (IOC). Liu Qi, prezidanto de la Pekina Organiza
Komitato por la Pekinaj Olimpikoj, diris, ke estas fundamente
plenumitaj la prepara laboro por la Pekinaj Olimpikoj kaj
tiu por la Handikapulaj Olimpikoj.
Liu konkrete raportis al la Plenuma Komitato
de IOC pri la laboroj por la gvida sistemo dum la konkurso,
vizo por eniri en Ĉinion, protektado al la Olimpikaj markoj,
televida dissendado de la Olimpikoj, torĉa stafetado, enirbiletoj
kaj etiketo.
Post tio la du flankoj interŝanĝis opiniojn pri
vizo-peto por registritaj homoj, laboro kontraŭ nevidebla
merkato, enirbiletoj kaj aliaj.
Jacques Rogge, prezidanto de IOC, diris, ke la
prepara laboro de la Pekinaj Olimpikoj estas brila. IOC havas
plenan fidon por la sukceso de la Pekinaj Olimpikoj, esperante,
ke la Olimpikoj alportos grandan ĝojon al la ĉina popolo.
|