La 1-an de julio Liu Jianchao, proparolanto de
la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, reasertis en gazetara
konferenco, ke Ĉinio kontraŭas, ke alilanda gvidanto intervidiĝas
kun Dalai-lamao en ia ajn maniero kaj kontraŭas kunligon de
la tibeta problemo kun la Olimpikoj.
Oni raportis, ke franca prezidanto Nicolas Sarkozy
diris al franca televizia stacio la 30-an de junio, ke se
nova kontakto inter la ĉina registaro kaj privata reprezentanto
de Dalai-lamao atingos pluan frukton, li ĉeestos la inaŭguron
de la Pekinaj Olimpikoj, kaj krom tio li eble intervidiĝos
kun Dalai-lamao en venonta aŭgusto, kiam tiu vizitos Francion.
Liu Jianchao diris, ke la ĉina registaro multfoje
reasertis, ke la Pekinaj Olimpikoj estas solena kunveno ne
nur por la ĉina popolo, sed ankaŭ por la tutmondaj popoloj.
Sukcesigi gastigon de tiu sportkunveno estas komuna deziro
ne nur de la ĉina popolo, sed ankaŭ de ĉiuj popoloj de la
mondo.
Liu Jianchao montris, ke la tibeta problemo estas
interna problemo de Ĉinio, kaj interna afero estas ankaŭ tio,
ke la koncerna departemento de la ĉina registaro kontaktiĝas
kun privata reprezentanto de Dalai-lamao. Ĉinio kontraŭas,
ke alilanda gvidanto intervidiĝas kun Dalai-lamao en ia ajn
maniero kaj kontraŭas kunligon de la tibeta problemo kun la
Olimpikoj, malaprobas politikigon de la Olimpikoj kaj diskuton
pri la tibeta problemo en internacia kunveno.
|