La 22-an de januaro la Ĉina Interreta Informa
Centro (China.org.cn) sub la Ĉina Internacia Eldona Grupo
kaj Searchina, retejo de Japanio, kune okazigis gazetaran
konferencon en Pekino, ke ili fariĝos strategiaj kunlaboraj
partneroj por raporti la Pekinajn Olimpikojn. Antaŭ la konferenco
la du flankoj subskribis kontrakton pri funkciigo de olimpika
retejo en japana lingvo.
La
kunlaboro utilos ne nur al Searchina por akiri pli da novaĵoj
de China.org.cn, sed ankaŭ al disvastigo de influo de la Pekinaj
Olimpikoj en Japanio kaj oftigo de interŝanĝo kaj kunlaboro
de amaskomunikiloj de la du landoj. Krom olimpikaj raportoj,
la du flankoj etendigos kunlaborojn en aliajn kampojn por
respektiva profito.
|