La 8-an de julio la Organiza Komitato de la Pekinaj
Olimpikoj deklaris, ke oficiale funkcias la Ĉefa Novaĵ-centro
por la Pekinaj Olimpikoj, la Internacia Brodkasta Centro kaj
la Pekina Internacia Informa Centro por ne-registritaj raportistoj.
Sun
Weijia, direktoro de la departemento pri vehiklaj operacioj
de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj, konigis,
ke 144 amaskomunikiloj luis 110 ĉambrojn en la Ĉefa Novaĵ-centro.
Tio estas rekordo de la Olimpikoj.
Por doni riĉajn informojn al amaskomunikiloj,
de la 8-a de julio ĝis la 7-a de aǔgusto, antaǔ inaǔguro de
la Pekinaj Olimpikoj, kaj de la 2-a ĝis la 5-a de septembro,
antaǔ inaǔguro de la Handikapulaj Olimpikoj, la Ĉefa Novaĵ-centro
por la Pekinaj Olimpikoj okazigos seriojn da gazetaraj konferencoj
koncernantaj al la du Olimpikoj pri varmaj aferoj aǔ temoj
ĝenerale interesataj de amaskomunikiloj.
|