La 28-an de aŭgusto okazos en la Ĉiela Altaro
en Pekino la fajro-bruliga ceremonio por torĉa stafetado de
la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj. Poste la torĉa stafetado
okazos en 11 urboj de 11 provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj
municipoj en Ĉinio.
La Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj daŭros de la
6-a ĝis la 17-a de septembro.
|