Respondeculo de la En- kaj Elĉinia Administracio
de la Ministerio de Publika Sekureco konigis, ke alilandanoj,
kiuj aĉetis Olimpikajn biletojn, ne spontanee akiras vizon
al Ĉinio, kaj devas laǔregule peti ĉinan vizon en la ĉina
ambasadejo de sia lando.
Alilandano, kiu volas rezidi en Ĉinio, devas
kunporti sian identigan karton kaj sin registri en loka policejo
aǔ hotelo, kie li/ŝi loĝos, laǔ la ĉinaj leĝoj kaj reguloj.
Li diris ankaǔ, ke en Ĉinio estas bonvenaj ĉiuj
alilandanoj, kiuj venas por turismi, komerci kaj viziti; Ĉinio
bonvenigas alilandanojn ĉeesti kaj spekti la Pekinajn Olimpikojn,
kaj faciligas la proceson por ilia en- kaj el-landiĝo, sed
sin gardas kontraǔ neleĝa en- kaj el-landiĝo.
|