La 22-an de januaro ĝenerala sekretario de UN
Ban Ki-Moon diris en Laŭzano, Svislando, ke li kredas, ke
la okazontaj Pekinaj Olimpikoj povos pluapaŝe antaŭenpuŝi
la mondon al paco kaj harmonio.
Post interparolado kun Jacques Rogge, prezidanto
de la Internacia Olimpika Komitato, Ban Ki-Moon diris, ke
kvankam sporto estas konkureca, tamen ĝi povas roli kiel platformo
por dialogo, kompromiso kaj paco, kaj tio estas la komuna
celo de UN kaj la Internacia Olimpika Komitato.
Li diris: "Ni esperas sukceson de la Pekinaj
Olimpikoj, kaj kredas, ke ĝi povos daŭrigi kaj plu disvolvi
la olimpikan spiriton kaj samtempe antaŭenpuŝi la mondon al
paco kaj harmonio."
|