La 30-an de januaro, la Tibeta Aŭtonoma Regiono
publikigis " Meteorologian garantian planon por torĉa
stafetado de la Pekinaj Olimpikoj sur la montpinto Ĉomolangma".
Por garantii sukcesan torĉan stafetadon sur la
montpinto Ĉomolangma, en majo de 2007, Ĉinio unuafoje establis
tridimensian meteorologian aŭtomatan observejon ĉe la montpinto
Ĉomolangma, kiu povas aŭtomate registri la meteorologiajn
donitaĵojn de observado en diversaj altitudoj. Krome, Tibeto
fortigis meteorologian observadon per tergloba lokaliza satelito
en Nyalam por kompari ĝiajn donitaĵojn kun tiuj de la observejo
de la ĉefstabejo ĉe la montpinto Ĉomolangma, kaj intensigi
sondadon ĉirkaŭ la montpinto Ĉomolangma.
La plano postulas ke Tibeto garantiu la sekurecon
de la torĉa stafetado de la Pekinaj Olimpikoj en meteorologia
observado kaj prognozado, teknikaj instalaĵoj, komunikado
kaj loĝistika provizado.
|