Lastatempe, Shao Mingli, estro de la Ĉina Ŝtata
Kontrola kaj Administra Buroo pri Manĝaĵoj kaj Medikamentoj,
diris, ke Ĉinio akcente garantios la sekurecon de manĝaĵoj
kaj medikamentoj dum la Pekinaj Olimpikoj kaj reguligos dopilan
merkaton.
Li diris ankaŭ, ke Ĉinio fortigos interregionan
kunlaboron en manĝaĵa sekureco, establos kaj perfektigos koncernajn
sistemojn pri taksado kaj kontrolado de sekureco de olimpikaj
manĝaĵoj, traktado de neatenditaj eventoj, kolektado kaj publikigo
de informoj kaj plenforte faros kontrolon kaj administron
de manĝaĵoj de Pekino kaj aliaj kunorganizantaj urboj de la
Pekinaj Olimpikoj.
|