La 2-an de februaro Jiang Xiaoyu, plenumanta
vicprezidanto de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj,
malkaŝis, ke la konfirmo de torĉportantoj de la Pekinaj Olimpikoj
estos plenumita antaŭ la fino de februaro.
Jiang diris, ke la komitato konfirmis enlande
14663 torĉportantojn el laboristoj, laborantoj de entreprenoj,
ŝtataj oficistoj, edukistoj, lernantoj, sportistoj, kamparanoj
kaj fremdlandanoj.
La komitato ricevis nomliston de 1046 kandidatoj
de torĉportantoj, rekomenditaj de urboj trapasotaj de torĉa
stafetado kaj olimpikaj komitatoj kaj kunlaborantaj partneroj
eksterlande. La laboro pri vojdivido estos plenumita antaŭ
la 20-a de marto.
|