Lastatempe la Internacia Olimpika Komitato okazigis
grandskalan ekspozicion pri ĉina kulturo nomata "Pekino
2008" en la Olimpika Muzeo, en Laŭzano de Svisio. Ĝi
daŭros 8 monatojn kaj enhavos seriojn da aktivadoj pri ĉina
kulturo, inkluzive de varieteo, seminario kaj scia konkurso
ktp.
 Estas
kutima programo okazigi kulturan ekspozicion antaŭ ĉiuj Olimpikoj.
La ekspozicio "Pekino 2008" estas ĝis nun la plej
grandskala ekspozicio de propagando pri Olimpikoj okazigata
en la Olimpika Muzeo.
|