La 13-an de julio la pekina registaro anoncis,
ke por malpezigi trafikan premon en la tempo por iri al kaj
reveni de laboro, Pekino plenumos flekseblan labortempon de
la 20-a de julio ĝis la 20-a de septembro.
Sed tiu ĉi anonco ne validas por ĉiunivelaj registaraj
departementoj de Pekino.
Escepte de la lernejoj kaj sociaj grupoj kaj entreprenoj
kiuj respondecas pri la tasko garantii la urbajn funkcion
kaj servon, ĉiuj aliaj ŝtataj entreprenoj komencos laboron
je la 9-a horo kaj ĝin finos je la 17-a, grandaj vendejoj
malfermiĝos je la 10-a horo kaj laŭ bezono longigos sian funkcian
tempon, aliaj sociaj grupoj laboros de 9:30 ĝis 17:30.
Samtempe, la registaro kuraĝigas tiujn entreprenojn
labori per interreto aŭ uzi aliajn flekseblajn labormanierojn.
|