La 27-an de julio malfermiĝis la Vilaĝo de la
Pekinaj Olimpikoj, kaj dum la Olimpikoj 16 mil sportistoj
kaj oficistoj el pli ol du cent landoj kaj regionoj loĝos
tie.
Je 9:20 de la sama tago grandioza ceremonio de
malfermo de la vilaĝo okazis sur la Flaghisa Placo. Ruĝaj
pordegoj malfermiĝis, kaj la ĉina sportista delegacio la unua
oficiale enloĝiĝis tien.
Post prova funkciado de la vilaĝo en la 20-a
de julio, tie jam enloĝiĝis 150 homoj, membroj de avangardaj
taĉmentoj de 46 delegacioj.
Je la oficiala ekfunkcio de la vilaĝo startis
ankaŭ ĝia kultura aktivado. "Vilaĝanoj" el diversaj
landoj ne nur partoprenos konkursojn, sed ankaǔ ĝuos buntan
kulturon de Ĉinio kaj aliaj landoj.
De la 27-a de julio ĝis la 27-a de aǔgusto la
Pekina Organiza Komitato de la Olimpikoj aranĝos artajn prezentadojn,
skulptaĵan kaj metiartan ekspoziciojn, ĉinlingvan kurson kaj
similajn sur la Flaghisa Placo.
|