La
10-an de julio 40 alilandaj volontuloj el la Universitato
Newscastle por amaskomunikiloj dum la Pekinaj Olimpikoj subskribis
sian nomon sur la promesletero de volontuloj. De tiam ili
aliĝis al la volontula familio de la Pekinaj Olimpikoj.
Nun ĉiuj 292 alilandaj volontuloj por amaskomunikiloj
atingis Pekinon kaj komencis servi al la Olimpikoj.
Por levi la nivelon de servado por amaskomunikiloj
dum la Pekinaj Olimpikoj, marte de 2008 la Organiza Komitato
de la Pekinaj Olimpikoj varbis eksterlande anglalingvajn studentojn
de jurnalista fako el dek universitatoj kiel volontulojn por
amaskomunikiloj dum la Olimpikaj Ludoj.
Dum la Pekinaj Olimpikoj la volontuloj servos
en ok konkursejoj, inkluzive de la Nacia Naĝ-centro Akvokubo,
tablotenisa halo de la Pekina Universitato, kaj estos taskitaj
por intervjui sportistojn post la konkursoj, rekte notante
iliajn parolojn kaj sendante la notaĵojn al la Gazetara Centro
de la Pekinaj Olimpikoj.
Inter la 1.2 milionoj da volontulo-kandidatoj
por la du Olimpikoj troviĝas 22 mil alilandanoj.
|