La 29-an de julio la Internacia Olimpika Komitato (IOK) publikigis
deklaron en sia ĉefstabejo sidanta en Lauzano de Svisio kaj
proklamis restarigi kvalifikon de irakaj sportistoj al la
Pekinaj Olimpikoj.
La deklaro diras, ke la Internacia Olimpika Komitato
atingis interkonsenton kun la iraka registaro, ke Irako starigu
portempan sendependan Olimpikan komitaton kaj la oficiala
Olimpika komitato establiĝu almenaŭ antaǔ la fino de novembro
ĉi-jare.
|
Unusola sportistino
de Irako al la Pekinaj Olimpikoj |
Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika
Komitato, diris, ke li esprimas laǔdon al la iraka registaro
pro ĝia klopodo por interesoj de sportistoj, fakte, la Internacia
Olimpika Komitato kaj la iraka registaro ambaǔ esperas vidi
irakajn sportistojn en la Pekinaj Olimpikoj.
|