La 31-an de julio Dai Jianping, vicestro pri
servo de la Olimpika Organiza Komitato de Pekino, diris, ke
dum la Pekinaj Olimpikoj funkcios 157 kuracaj stacioj en konkursejoj,
trejnejoj kaj aliaj lokoj rilataj al la ludoj en Pekino kaj
servos 3 mil fakaj volontuloj, kiuj plejparte venas el A-klasaj
hospitaloj kaj medicinaj universitatoj.
|