La 31-an de julio Sun Weide, oficisto de la Organiza
Komitato de la Pekinaj Olimpikoj, diris, ke dum la Pekinaj
Olimpikoj Ĉinio liveros plenan oportunecon al fremdlandaj
raportistoj en ilia surreta raportado pri la Olimpikoj, kaj
la raporta kanalo estos glata.
Li montris, ke same kiel aliaj landoj, Ĉinio
laŭleĝe administras interreton. Laŭ la ĉina leĝo, estas malpermesate
dissendi kontraŭleĝajn informojn pere de interreto. Amaskomunikiloj
devas respekti kaj observi koncernajn leĝojn kaj kodojn de
Ĉinio.
|