La 2-an de aŭgusto la Plenuma Komitato de la
Internacia Olimpika Komitato (IOK) okazigis kunvenon en Pekino
kaj lastfoje aŭskultis raporton de la Organiza Komitato de
la Pekinaj Olimpikoj (OKPO) pri preparado de la 29-aj Olimpikoj.
La kunveno estis finita antaŭ ol la tempo prikalkulita. "Tio
estas pruvo de elstara prepara laboro de OKPO," diris
Jacques Rogge.
En la gazetara konferenco post la kunveno Jacques
Rogge alte taksis kaj laŭdis la preparan laboron de la gastiganto.
Li diris: "IOK ne bedaŭras doni la Olimpiko-gastigan
rajton al Pekino. La 8-an de aŭgusto la grandega ĉarmo kaj
perfekta prepara laboro anstataŭos ĉiujn debatojn."
Jacques Rogge diris ankaŭ, ke IOK jam ricevis
raportojn de la Olimpikaj Komitatoj de ĉiuj landoj kaj regionoj
kaj tiujn de ĉiuj internaciaj sportaj asocioj. Ili ĉiuj kontentas
pri la prepara laboro de Pekino. Li diris: "Hieraŭ, multaj
sportistoj en la Olimpika Vilaĝo diris al mi, ke tiuj ĉi Olimpikoj
estos la plej bonaj en la historio. Ankaŭ mi same opinias
kiel ili. La Olimpika Vilaĝo estas la plej bona de post la
Meksikaj Olimpikoj okazintaj en 1968."
Samtage, IOK, OKPO kaj la Ĉina Olimpika Komitato
monhelpis tertreme plagitajn lokojn je 8 milionoj da usonaj
dolaroj por helpi konstruadon de sportaj instalaĵoj kaj rekonstruadon
de hejmoj.
|