Vespere
de la 4-a de aǔgusto malfermiĝis en Pekino la 120-a Plena
Sesio de la Internacia Olimpika Komitato (IOK). Ĉina prezidanto
Hu Jintao parolis en la malfermo, ke la ĉinaj registaro kaj
popolo plenumos sian promeson, kaj kun plej granda entuziasmo
kaj klopodo faros la Olimpikojn karakterizaj kaj altnivelaj,
kaj per tio kontribuas por antaŭenpuŝi la internaciajn Olimpikajn
ludojn kaj konstruon de harmonia mondo kun daǔra paco kaj
kuna prospero.
Jacques
Rogge, prezidanto de IOK, diris, ke estas signifoplene, ke
la Olimpikoj venis al Ĉinio, kiu posedas kvinonon de la loĝantaro
de la mondo. La Olimpikoj restigos al Ĉinio valoran heredaĵon.
Li dankas la ĉinan popolon pro ilia diligenta laboro por la
Pekinaj Olimpikoj.
La plena sesio estas jara kunveno interne de IOK.
Ĉi-foje ĝi okazas en Pekino de la 5-a ĝis la 7-a de aŭgusto.
|