Je la 20-a horo de la 8-a de aŭgusto, 2008, la
29-aj Olimpikoj solene inaŭguriĝis en la Nacia Stadiono de
Ĉinio en Pekino.
La inaŭguron ĉeestis ŝtataj kaj registaraj estroj
el pli ol 80 landoj, 204 membroj de la Olimpika familio, pli
ol 16 mil gesportistoj kaj trejnistoj, kaj pli ol 100 mil
spektantoj.
Ĉina
prezidanto Hu Jintao ĉeestis la inaŭguron kaj deklaris malfermon
de la 29-aj Olimpikoj.
La inaŭguro estis reĝisorita de fama ĉina reĝisoro
Zhang Yimou, kun kerna parto nomata "Belaj Olimpikoj",
kies enhavo elmontriĝis per "antikva ĉina bildo".
La bela prezentado estis multe laŭdata de la spektantoj.
De la 9-a de aŭgusto komenciĝis ĉiuj konkursoj.
|