Laŭ informo el koncerna fako de Ĉinio en la 11-a
de aŭgusto, de la 8-a ĝis la 24-a de aŭgusto Ĉinio sendas
ĉiutage marinspektajn ŝipojn kaj aviadilojn, kiuj faras patroladon
en internacia transmara zono por sekureco de klabo kaj en
najbaraj maroj por garantii telekomunikan sekurecon dum la
Olimpikoj.
Laŭ konigo, internacia transmara kablo portas
dissendadon de 80% de taskoj pri internaciaj konkursoj, novaĵaj
donitaĵoj, internaciaj interreto kaj telefonado dum la Pekinaj
Olimpikoj al proksimume 200 landoj kaj regionoj. Dum la Olimpikoj,
koncernaj fakoj de Ĉinio plenforte disvolvas patroladon al
transmara kablo kaj liveras telekomunikan garantion al la
Olimpikoj.
|