Informoj
 

 

Olimpika Vehikla Vilaĝo komencis akcepti raportistojn



La 25-an de julio oficiale ekfunkciis la Olimpika Vehikla Vilaĝo kaj raportistoj jam komencis enloĝiĝi en ĝin.

La Olimpika Vehikla Vilaĝo areas je 10.2 hektarojn kun konstrua areo de 630 mil kvadrataj metroj. En la vilaĝo estas 14 domturoj 31-etaĝaj kaj 2 domoj 11-etaĝaj. Ĉ. 6 mil homoj povas vivi tie samtempe. Ĉiuj tiuj konstruaĵoj estas konstruitaj antaŭ la Pekinaj Olimpikoj.

En la vilaĝo ekzistas ne nur modernaj konstruaĵoj, sed ankaŭ elementoj de antikva ĉina kulturo: videblas antikva templo, perceptiĝas ĝardenistika aranĝo, lirlas rojo 900 metrojn longa ktp.

Krome, la vehikla vilaĝo havas ankaŭ perfektajn instalaĵojn, kiaj poŝtoficejo, banko, gimnastikejo, manĝejo, lavbutiko kaj busoj.

Raportisto el Usona Dissenda Kompanio diris: "Tiu ĉi verda vilaĝo estas tre nova kaj tre bona! Perfekta!"

Dum la Olimpikoj raportistoj povas loĝi tie. La vilaĝo estas proksima al la sportejoj kaj por atingi najbaran sportejon, oni bezonas piediri nur 10 minutojn.