La 11-an de aŭgusto la Ĉina Popola Banko donacis
memorigan metalmonon de la 29-aj Olimpikoj al la Internacia
Olimpika Komitato (IOK).
Juan Antonio Samaranch, dumviva honora prezidanto
de IOK, akceptis la donacojn en la nomo de IOK. Li diris,
ke memoriga metalmono estas nemankigebla grava elemento de
ĉiuj Olimpikoj. Emisio de metalmono de la 29-aj Olimpikoj
montras al la mondo riĉan kulturan enhavon kaj historian tradicion
de Ĉinio. IOK metos tiujn ĉi memorigajn donacojn en la Olimpikan
Muzeon en Laŭzano, Svislando.
La donacoj inkluzivas 6 orajn monerojn po 1/3
unco, 12 arĝentajn monerojn po unu unco, 2 seriojn da arĝentaj
moneroj kaj 2 seriojn da oraj moneroj.
|