La 11-an de aŭgusto inaŭguriĝis en Pekino la
aktivado "Olimpika Belarto de 2008" kaj okazis la
premio-dona ceremonio. Ĝin ĉeestis kaj premion donis Li Changchun,
membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la
Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Jacques Rogge,
prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato (IOK) kaj Juan
Antonio Samaranch, dumviva honora prezidanto de IOK.
Kun la temo "Ĉinio·Mondo" kaj la slogano
"Arto beligas la Olimpikojn", la aktivado organizita
de IOK celas ekspliki per arto la spiriton de la modernaj
Olimpikoj kaj konigi la ideon de la Pekinaj Olimpikoj pri
"humanismaj Olimpikoj". De la lasta januaro oni
kolektis por ĝi ĉ. 10 mil belartajn verkojn el pli ol 40 landoj
kaj regionoj, kaj pli ol 800 verkoj estas elektitaj kaj eksponataj
dum la Olimpikoj.
|