Lastatempe
gvidantoj de pluraj landoj ĉeestintaj la inaŭguron de la Pekinaj
Olimpikoj diris, ke Ĉinio bonege plenumis la preparadon de
la Pekinaj Olimpikoj, kaj ĝia inaŭguro estas tre interesa.
 En
la 10-a de aŭgusto, dum intervidiĝo kun ĉina vicprezidanto
Xi Jinping, usona prezidento George W. Bush diris: "La
inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj estas neimagebla, kaj ĉiuj
scenoj estas belaj."
La 10-an de aŭgusto, post reveno al Ranguno birma
ĉefministro Thein Sein diris, ke la inaŭguro de la Pekinaj
Olimpikoj estas tre sukcesa kaj brila, kaj ĝi estas plej sukcesa
kunveno en la historio de Olimpikoj. Li diris ankaŭ, ke la
brila inaŭguro aŭguras plenan sukceson de la Pekinaj Olimpikoj.
 Reveninte
al Kabulo, ĉefurbo de Afganujo, en la 10-a de aŭgusto, afgana
prezidento Hamid Karzai diris, ke la inaŭguro de la Pekinaj
Olimpikoj estas tre grandioza, kaj la uzitaj altaj teknologioj
mirigas la spektantojn, samtempe, la afableco kaj gastamo
de la ĉina popolo profunde impresas lin.
Latova prezidento Valdis Zatlers diris en la 10-a
de aŭgusto, ke la inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj estas tre
sukcesa, ĝi estas grandioza bankedo por la homaj okuloj. Li
diris ankaŭ, ke la Pekinaj Olimpikoj estas ne nur kontribuo
de Ĉinio al la mondo, sed ankaŭ solena kunveno de la ĉina
popolo kaj la mondo.
Ankaŭ vjetnama prezidanto Nguyen Minh Triet, kenja
vicprezidanto Kalonzo MUSYOKA, rumana prezidento Traian Basescu
kaj albana ĉefministro Sali Berisha laŭdis la Pekinajn Olimpikojn,
ke la Pekinaj Olimpikoj profunde impresis ilin.
|