La
13-an de aŭgusto usona financa ministro Henry Paulson speciale
venis al la Olimpika Vilaĝo de Pekino por doni al ĝi oran
premion de medi-protektado -- "pioniran oran premion
pro elstara projektado energia kaj media" en la nomo
de la Verda Konstruaĵa Asocio de Usono.
Henry Paulson diris, ke nun pli ol 10 mil sportistoj
ĉeestas konkursojn en la Pekinaj Olimpikoj, kaj la Olimpika
Vilaĝo de Pekino liveras al ili bonajn vivkondiĉojn. La Pekinaj
Olimpikoj estas la plej "verdaj" Olimpikoj pro utiligo
de multaj fuelo-ŝparaj teknologioj.
Chen Zhili, vicprezidanto de la Organiza Komitato
de la Pekinaj Olimpikoj kaj estro de la Olimpika Vilaĝo, diris,
ke la Pekinaj Olimpikoj sufiĉe manifestas la ideojn "verdaj
Olimpikoj, altteknologiaj Olimpikoj kaj humanismaj Olimpikoj",
la premio-donado konfirmis fruktojn de la kunlaborado inter
Ĉinio kaj Usono en la kampo de teknologioj pri senpoluaj fueloj
uzataj dum la Olimpikoj.
|