Informoj
 

 

Ĉinio gajnis oran medalon de la vira teama gimnastika konkurso



La 12-an de aŭgusto la ĉina vira teamo gajnis refoje oran medalon de la vira teama gimnastika konkurso per 286.125 poentoj. La japana teamo okupis la duan lokon per 278.875 poentoj kaj la usona -- la trian lokon per 275.85 poentoj.

La ĉina vira teamo unuafoje gajnis oran medalon de la vira teama gimnastika konkurso en la Sidnejaj Olimpikoj, 2000. Sed en la Atenaj Olimpikoj ĝi okupis nur la kvinan lokon.