De la 14-a de julio oni ĉiutage raportas pri
aera kvalito de Pekino unuafoje kun publikigo de la polua
normo de sulfura dioksido, nitrogena dioksido kaj partikla
materio kun grandeco malpli ol dek mikronoj. De tiu ĉi tago
ĝis la fino de la Pekinaj Olimpikoj oni povas koni staton
de la aera kvalito sur la retejo de la Mediprotekta Buroo
de Pekino <www. bjepb.gov.cn>.
Malsame ol la antaŭa ĉiutaga raporto pri aera
kvalito, oni raportas en la ĉina kaj angla lingvoj poluajn
indicojn el la 27 filioj de la observatorio de Pekino, anstataŭ
la raporto pri la averaĝa polua indico de la urbo. Per tiu
raporto kaj reta paĝo, oni povas scii indicon de la aera kvalito
ĉe la Olimpikaj stadionoj kaj en la lokoj, kie ili estas.
 Oni
konigas nur indicon de poluado, sed ne ĝian klason. Se oni
volas informiĝi pri la klaso de poluado, oni povas legi la
liston pri aera kvalito supre maldekstre de la vetera paĝo.
|