 La
13-an de aŭgusto Gilbert Felli, plenuma direktoro de la Internacia
Olimpika Komitato, diris en Pekino, ke taksinte la procezon
plenumitan de la Pekinaj Olimpikoj en la unuaj 5 tagoj, la
Internacia Olimpika Komitato (IOK) estas tre kontenta pri
la konkursejoj kaj servoj.
Tiutage en gazetara konferenco en la ĉefa informa
centro de la Pekinaj Olimpikoj Gilbert Felli diris, ke la
Olimpikoj havas sukcesan inaŭguron; diverslandaj sportistoj,
tre kontentaj pri konkursejoj, trejnejoj kaj trafiko, alte
taksas instalaĵojn kaj servojn de la Olimpika Vilaĝo; ili
bone sin prezentis kaj montris altan nivelon en la konkursoj.
Ĉio ĉi pruvis, ke la Olimpikoj iras glate.
|