Informoj
 

 

Londona Hejmo en aŭgusta Pekino

de DUAN WEI


Kun malfermo de la Pekinaj Olimpikoj komenciĝis retrokalkulado de la Londonaj okazontaj en 2012. Por diskonigi Londonon, la Disvolva Agentejo de Londono starigis la Londonan Hejmon en Pekino por altiri al si alilandajn investojn, turistojn kaj studentojn.

Dum la Pekinaj Olimpikoj la Londona Hejmo okazigas serion da aktivadoj ĉeestataj de famaj entreprenistoj, politikistoj kaj sportistoj por efike disfamigi la bonan servon en komerco, turismo, supera edukado kaj kreiva industrio en Londono.

De la 7-a ĝis la 24-a de aǔgusto la Londona Hejmo okazigas ekspoziciojn kaj komercajn kunsidojn. Krome, ĝi aranĝas ankaŭ gazetaran konferencon por ke amaskomunikiloj intervjuu famajn personojn de Britio, kiaj Boris Johnson, londona urbestro, Sebastian Coe, prezidanto de la Organiza Komitato de la Londonaj Olimpikoj, kaj Harvey McGrath, prezidanto de la Disvolva Agentejo de Londono.

La Londona Hejmo, sidanta ĉe Shichahai, senpage servas al la publiko en la 16-a kaj 17-a de aǔgusto.