La 14-an de aŭgusto Yu Ping, vicestro de la Pekina
Buroo pri Historiaj Restaĵoj, diris en gazetara konferenco
en la Internacia Informa Centro de Pekino, ke okazas en Pekino
pli ol cent ekspozicioj antaŭ kaj dum la Pekinaj Olimpikoj,
kiuj estas ŝatataj de turistoj ĉinaj kaj alilandaj.
Iuj el tiuj ekspozicioj prezentas distingiĝajn
tradiciojn kaj kulturon de la ĉina nacio, kaj aliaj -- la
spiriton de la Olimpikoj. De la 1-a ĝis la 13-a de aŭgusto
ilin vizitis pli ol 1.45 milionoj da homoj, inter kiuj estas
100 mil turistoj el ĉ. 60 landoj kaj regionoj.
|