La 17-an de aǔgusto IOK-prezidanto Jacque Rogge
ricevis intervjuon de la franca ĵurnalo "L'equipe".
Li opiniis, ke la gastigo de la Olimpikoj estas perfekta en
la unua semajno, precipe en loĝistiko kaj amaskomunikila servo.
Li diris, ke la Olimpikoj iras glate, la veturiloj
akurataj, la Olimpika Vilaĝo -- bela kaj eleganta, kaj la
dissendo -- senriproĉa. Juĝate je tiuj flankoj, Pekino jam
superis kelkajn aliajn Olimpikajn gastigantojn, ekzemple Atlanta
kaj Sidnejo.
Pri regado de la medio, Rogge diris, ke Ĉinio
prenis serion da efikaj rimedoj: ĝi fermis fabrikojn kaǔzitajn
poluadon, limigis veturadon de la aǔtoj kaj malfermis vojojn
specialajn por la Olimpikoj. Ĝis nun plejparto de amaskomunikiloj
estas "tre kontenta" pri la gastigado.
Li taksis ankaǔ la malferman ceremonion de la
Olimpikoj. Li diris, ke multaj opiniis ĝin la plej bela malferma
ceremonio en la Olimpika historio. "Ĝis nun ĉio glate
iras, kaj mi faros finan juĝon ĉe ĝia fermo."
|