 Ĉ.
130 ĉinaj junuloj el la Olimpika Junulara Kampadejo interparolis
vid-al-vide kun Juan Antonio Samaranch, dumviva honora IOK-prezidanto.
Samaranch diris, ke la tertremo okazinta en Sichuan
maltrankviligis la tutan mondon. IOK monhelpis savadon post
la tertremo per kvar milionoj da usonaj dolaroj. Dank’ al
kunlaboro de multaj landoj, Ĉinio trapasis la malfacilajn
tagojn kaj venkis multajn malfacilojn. La kontraǔ-tertrema
savado montris, ke Ĉinio estas granda lando kaj ĝia popolo
-- granda popolo.
 Samaranch
diris ankaǔ, ke la Olimpikoj sukcesas pro bona gastigo kaj
bona rikolto de la ĉina delegacio. Nun Ĉinio troviĝas en la
unua loko en la medala listo kun la plej multaj oraj medaloj.
La kampadejo, kune okazigita de la Ĉina Junulara
Federacio kaj la Kunordiga Grupo de Volontula Laboro de la
Pekinaj Olimpikoj, havas la sloganon "Realigi la Olimpikan
sonĝon kaj harmoniigi Ĉinion". La partoprenantoj aĝas
14-18 jarojn. Inter ili 60 venis el la tertremo-trafitaj provincoj
Sichuan, Gansu kaj Shaanxi.
|