Informoj
 

 

Jacques Rogge: la Olimpikoj estas ŝlosilo por koni Ĉinion en rapida disvolviĝo



Baldaǔ la Olimpika fajro brulos en ludejoj de Ĉinio. Post sepjara preparado la Pekinaj Olimpikoj deprenos sian misteran vualon.

La pasinta monato estas fina stadio de preparado por la Olimpikoj. Raportisto el "Matena Ĵurnalo" kontaktiĝis kun la Internacia Olimpika Komitato (IOK) kaj finfine akiris permeson intervjui Jacques Rogge, prezidanton de IOK.

Ĝojindas, ke la sepjara preparado por la Olimpikoj estas konfirmita de IOK. Jacques Rogge diris: "Mi estas kontenta pri la ĝenerala preparado. Mi kredas, ke la konkursoj kaj gastigo estos perfektaj." Pro tio, la prezidanto sincere dankis la Organizan Komitaton de la Pekinaj Olimpikoj pro ĝia longtempa senĉesa strebado. Rogge diris ankaŭ: "Mi kore dankas la gvidantojn kaj laborantojn de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj. Sub gvido de sia prezidanto Liu Qi, ili faris multan laboron por la preparado."

Rogge aparte menciis bremson de poluado por bonigi la medion, konstruadon de nova aernaviga stacidomo kaj metroaj linioj k.a. "Pekino faris multon por bonigi la medion. Nun Pekino estas pli verda kaj la ĉielo super ĝi -- pli blua. Krom tio, la finkonstruiĝo kaj ekfunkcio de la aernaviga stacidomo kaj metroaj linioj montras firman volon de Pekino por sukcesigi gastigon de la Olimpikoj," diris Rogge.

Por bremsi poluadon, la pekina registaro publikigis portempan trafikan administradon kaj limigis veturadon de aǔtoj. Rogge opiniis, ke la rimedoj certe ludos pozitivan rolon por bonigi la trafikon kaj aeran kvaliton dum la Pekinaj Olimpikoj kaj la Handikapulaj Olimpikoj.

"Komencu la konkursojn!" Oni sentis fortan konfidon de Rogge al sukcesa gastigo de la Olimpikoj. "La slogano de la Olimpikoj estas 'Unu mondo, unu sonĝo'. La gastigo de la Olimpikoj donis ŝancon al kvinona loĝantaro de la mondo proksimiĝi al la Olimpikoj kaj koni ĝian valoron, kune ĝui neforgeseblajn pasion kaj revon. La tuta mondo konos Ĉinion per specialaj rimedoj, dank' al la Pekinaj Olimpikoj. Ĉar la lastaj donis al ili ŝlosilon por koni la mirindan disvolvadon de Ĉinio", diris Rogge.

En la pasintaj jaroj Ĉinio sukcese gastigis la Majstran Pokalon de Teniso, Virinan Mondpokalan Piedpilkon Konkurson, Formulon-I kaj aliajn internaciajn konkursojn. Rogge kredis, ke gastigo de la Pekinaj Olimpikoj levos kapablon de Ĉinio por gastigi grandajn konkursojn, kaj post la Olimpikoj, Ĉinio estos pli kapabla por gastigi aliajn internaciajn konkursojn.

La scenejo estas preta kaj oni atendas nur ĝian malfermon. Tion atendas kaj Pekino kaj la tuta mondo.