La 15-an de julio publikiĝis uniformo de la ĉina
teamo por ricevi premion dum la Pekinaj Olimpikoj. La vesto
estas kolorata ĉefe ruĝe kaj flave kun desegnaĵo pri bonaǔguraj
nuboj.
"Ruĝo kaj flavo, ĉefaj koloroj de la vesto,
venas de tiuj de la nacia flago de Ĉinio. Sur la supra vesto
ruĝo, flavo kaj blanko grade ŝanĝiĝas, tio donas fluecan impreson
al la vida senso. La desegnaĵo pri bonaǔguraj nuboj simbolantaj
feliĉon estas nesimetria, tiel ke la nuboj 'leviĝantaj' impresas
ritme kaj vigle por la homa vidado," tiel taksis Ma Jilong,
direktoro de la ekipaĵa centro de la Ŝtata Sporta Administracio
kaj tiu de la Komitato de la Merkata Disvolvado de la Olimpika
Komitato de Ĉinio.
La desegnaĵo de la uniformo estas publike elektita
el pli ol 2000 kontribuitaj projektoj.
|