La 19-an de aŭgusto Jacques Rogge, prezidanto
de la Internacia Olimpika Komitato, faris inspektadon en la
Olimpika Vilaĝo en la urbo Qiangdao, Shandong-provinco. Li
diris, ke Pekino multe levis la kriterion de la Olimpikoj,
kaj estante prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato,
li esperas, ke la Pekinaj Olimpikoj estos la plej kontentigaj.
Rogge opinias, ke en la Pekinaj Olimpikoj multaj
sportistoj renovigis la mondajn rekordojn, pro tio Pekino
estas la loko, kie oni povas realigi sian belan sonĝon. Li
diris ankaŭ, ke partopreno en la Olimpikoj estas granda feliĉo
en la vivo.
|