Informoj
 

 

Jacques Rogge multe laŭdis la laboron de Ĉinio por la Pekinaj Olimpikoj



Antaŭ nelonge intervjuate de franca ĵurnalo "L'equipe", Jacque Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, multe laŭdis penadon de Ĉinio en loĝistika garantio kaj amaskomunikila servo, kaj opiniis, ke elstara estas la unuasemajna organizado de la Pekinaj Olimpikoj.

Li diris, ke glate iras la olimpikoj, trafikiloj estas akurataj, olimpika vilaĝo bela kaj transsendo de olimpikaj konkursoj perfekta.

Fine, li diris: "Ĝis nun, ĉio estas elstara kaj mi faros la finan juĝon post fino de la Pekinaj Olimpikoj."