 Intervjuate
de ĵurnalisto de Renmin Ribao (Popola Ĵurnalo), Giselle Davies,
respondeculo de la novaĵa departemento de la Internacia Olimpika
Komitato (IOK) diris, ke ĉiuj opinias, ke la oraganiza laboro
de la Pekinaj Olimpikoj estas elstara.
Ŝi diris: "Estas komplika afero organizi
konkursojn de 28 sportbranĉoj en 16 tagoj, precipe komplika
estas loĝistika garantio. La glata funkciado de la Pekinaj
Olimpikoj, grandiozaj sportejoj kaj perfektaj matĉoj montras,
ke la preparado estas perfekta."
Pri ŝanĝiĝoj alportitaj de la 29-aj Olimpikoj
al Pekino, Giselle Davies diris: "Mi unuafoje vizitis
Pekinon en 2002, kaj la nuna Pekino estas multe diferenca
de la tiama." Ŝi diris plue, ke antaŭ 5-6 jaroj, ĉe la
stratoj kaj konstruaĵoj de Pekino ne estis tiom multaj verdaĵoj,
sed nun floroj kaj arboj multe beligas la urbon. "En
Pekino oni povas senti la pasion, impeton de disvolvado kaj
senĉesan progreson, tial mi tre ŝatas tiun urbon."
Giselle Davies diris ankaŭ, ke la Olimpikoj liveris
al Pekino bonan ŝancon por elmontri sin kaj altiri al si la
rigardojn de la mondo. "La atmosfero de la sportejoj
estas varma, kaj la matĉoj vekis entuziasmon de la rigardantoj.
Mi kredas, ke ni ĝuos multajn belajn rakontojn ĉe la fino
de la Pekinaj Olimpikoj."
|