|
Cai Mingzhao akceptas
la premion en la nomo de ĈIEP. |
La 10-an de aǔgusto la Militpaǔza Fonduso de Usono
donis en Pekino la premion Malfermi Kampon al la Ĉina Internacia
Eldona Grupo (ĈIEG) kaj Yale-Universitato pro ilia kontribuo
al la projekto "Kulturo kaj Civilizacio de Ĉinio".
Ĉeestis la premio-donan ceremonion Cai Mingzhao,
prezidanto de ĈIEG, Huang Youyi, vicprezidanto de ĈIEG, kaj
Richard Levin, rektoro de Yale-Universitato.
La ceremonion ĉeestis ankaǔ 125 personoj, inkluzive
de altaj oficistoj de IOK kaj tiuj de la Usona Olimpika Komitato,
kaj reprezentantoj de sportistoj.
|
Cai Mingzhao (maldekstre)
kaj Juan Antonio Samaranch, eksprezidanto de IOK |
La fonduso komentis, ke ĈIEG kaj Yale-Universitato,
venkinte obstaklojn kulturan, komercan, politikan, lingvan
kaj aliajn, faris grandan kontribuon por konigi la ĉinan kulturon
al la mondo, intensigi interŝanĝojn, interkomprenon kaj konfidon
inter la du landoj. Tio estas esenco de la Olimpika militpaǔzo.
La premio-dona ceremonio okazinta dum la Pekinaj Olimpikoj
havas specialan signifon.
Olimpika militpaŭzo estas paca movado iniciatita
de IOK surbaze de la sankta militpaŭzo en la antikva Grekio.
En la daŭro de la Olimpikoj en la antikva Grekio por garantii
sekurecon de la sportistoj kaj spektantoj ĉiuj militantoj
kaj kontraŭstarantoj devis ĉesigi batalon por ke la sportistoj
plenenergie partoprenu la konkurson. Tiuj moroj estis observitaj
pli ol 1000 jarojn. En 1993 la Ĝenerala Asembleo de UN alvokis
siajn membrolandojn observi la interkonsenton pri la Olimpika
militpaǔzo.
|
Huang Youyi prezentas
librojn eldonitajn de ĈIEG kaj Yale-Universitato. |
La projekto, komenciĝinte de 1990, estas la plej
granda eldona kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono kaj multe atentata
de gvidantoj de la du registaroj. Jam eldoniĝis Antikvaj konstruaĵoj
de Ĉinio, Ĉinaj Skulptaĵoj kaj Ĉina Kaligrafio k.a. Iuj verkaĵoj
estis ŝtataj donacoj de ĉinaj gvidantoj al Usono, kaj akiris
libro-premiojn en la du landoj.
|